HIMNOJ BABILONAJ
(Fragmentoj)

1.

Kiam la Sinjor' koleras      tremas de li la ĉiel',
kiam Amman furiozas      treme timas lin la ter',
la potencaj montoj      frakasiĝas antaŭ li.
Antaŭ lia kolerego       antaŭ lia furioz'
antaŭ lia hurla voĉo       antaŭ lia tondra ton'
ĉiuj dioj de l' ĉielo       kaŝas sin en la ĉiel',
ĉiuj dioj de la tero       fuĝas al la tera fund',
kaj la Suno malaperas       sur la fundon de F ĉiel',
kaj la Luno malaperas       el la firmamenta alt'...

2.

Ve, ĉirkaŭen mi rigardis      kaj neniu kaptis min je mano,
mi ploregis      kaj neniu venis por min helpi.
Mia lamentado sonas      kaj neniu min aŭskultas.
Dolorplena, deprimita      mi ne povas plu rigardi supren.
Mi al mia favorega Dio preĝas      kun petego laŭta,
kaj mi kisas la piedojn de l' Diino      baraktante tere.
Al la Dio, la konata, nekonata      mi petegas krie:
ho Sinjoro, min rigardu      kaj akceptu petegadon mian...

3.

Serviston vian, ho Sinjor', ne batu via puno,
jen, li baraktas en la marĉ, ekkaptu lian brakon,
la pekon, kiun faris mi, elŝanĝu do je bono,
la kulpojn, kiujn faris mi, forportu do la vento,
malicojn miajn multajn, ho Sinjoro, de mi prenu,
deprenu kiel veston,
ho Dio, se sepoble sep eĉ estas miaj kulpoj,
pardonu kulpojn miajn!